Supermarine Spitfire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spitfire MK2a

La Supermarine Spitfire [SU-pa-ma-rin SPIT-fajr] estis fama brita ĉasaviadilo, uzata de la brita Royal Air Force (Reĝa Aerarmeo) precipe dum la Dua mondmilito.

La Spitfire ("fajrokraĉanto"), unumotora okpafila, subflugila monoplano, estis projektita de R.J. Mitchell en 1936 ĉe la brita aviadila kompanio, Supermarine. Ĝi ekuziĝis kun la Reĝa Aerarmeo dum aŭgusto 1938, kaj ĝi estis la sola brita batalaviadilo esti daŭre produktata dum la jaroj de militado - pli ol 20,000 estis faritaj, kaj 19 eskadroj ekipiĝis per ĝi dum la Batalo de Britio, 1940. Ĝi estis progresive ĝisdatigita, alprenante kanonojn anstataŭ maŝinpafiloj, kaj ĝi estis modifata por esti atak-bombaviadilo, fotoskoltada aerveturilo, kaj kiel la Seafire ([SI-fajr], "marfajro"), portŝipa ĉasaviadilo. La Marko IX de 1944 flugis je 655 km hore, portis kanonojn kaj 5 maŝinpafilojn kaj ĝi havis vagkapablon de 700 km.

La lasta Spitfire estis pensiigita en 1954 el la Reĝa Aerarmeo.



Ŝablono:LigoLeginda