Susana Higuchi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Susana HIGUCHI MIYAGAWA (naskiĝinta la 26-an de aprilo 1950) estas perua politikistino kaj inĝenierino.

Susana Higuchi edziĝis en 1974 al inĝeniero Alberto Fujimori, kiu en 1990 fariĝis prezidento de Peruo. En 1994 ŝi divorcis de Fujimori, kiun li akuzis je koruptado kaj mistraktado. En 1995 ŝi klopodis krei politikan movadon, sed ŝi ne povis sin prezenti al la tiujaraj elektoj, pro leĝaj kialoj.

En 2000 ŝi elektiĝis membro de la Kongreso de Peruo por la Sendependa Moraliga Fronto. En 2006 ŝi forlasis la postenon.