Sutherland

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sutherland estas Kune kun graflando Caithness, la plej norda regiono de Skotlando.

Ĉi tiu artikolo rilatas al la regiono Sutherland (gaele: Cataibh) en la Altlando de Skotlando.

Geografio

Totala areo l 5 252 km²

Graflanda ĉefurbo Dornoch

Sutherland: (En la gaela lingvo, la regiono estas nomita laŭ ties tradiciaj distriktoj: Dùthaich 'Ic Aoidh (Mackay Country) (nordokcidento), Asainte (Assynt) (sudo), kaj Cataibh (Caithness) (oriento). Tamen, la nomo, Cataibh estas ofte uzata por aludi al la tuta regiono. Sutherland estis historie administra graflando de Skotlando ene de la areo de loka registara areo de la Altlando (Altejo).

Ĝia graflanda urbo kaj ununura municipo estas Dornoch. Aliaj loĝataj lokoj inkludas la urbetojn: Lairg, Brora (gaele: Brùra), Durness (Duirnis), Embo (Èuraboll), Tongue (Tunga), Golspie (Goillspidh), Helmsdale (Bùn Ilidh), Lochinver (Loch an Inbhir), kaj Kinlochbervie (Ceann Loch Biorbhaidh). La loĝantaro de la graflando (laŭ la censo de 2001) nombris 13 466. La administra graflando iĝis loka registara areo en 1890, sed tiu statuso estis nuligita en 1975, kiam la distrikto Sutherland fariĝis unu el ok distriktoj de la Altlanda loka registara regiono. La regiono estis kreita samtempe kiel la distrikto. La distrikto estis nuligita en 1996, kiam la regiono fariĝis unitara konsilantara areo.

La nomo Sutherland datiĝas de la epoko de skandinavia regado de granda parto de la Altlando kaj la Insuloj, precipe en la nordo kaj la okcidento. Ĝi eble atingis sian zeniton dum la frua 11a jarcento, kiam Sigurd “La Dikulo” estis jarl (grafo) de la Orkadaj Insuloj kaj Caithness (hodiaŭa gaela nomo: Gallaibh). Kiel skota graflando, tamen, Sutherland ankaŭ inkludas teritorion okcidente de la graflando Caithness. Sutherland – precipe la granda nordokcidenta angulo de la graflando, tradicie konata kiel Strathnaver (gaele: Srath Nabhair), estis hejmo de la potenca kaj militema Klano Mackay (gaele: MacAoidh), do en la gaela lingvo estas nomata Dùthaich 'ic Aoidh, “La Patrio de Mackay”. Eĉ hodiaŭ, tiu parto de la graflando tiel nomiĝas, kaj malkiel aliaj regionoj de Skotlando, kie la nomoj tradicie asociitaj kun la areo “diluiĝis” aŭ malaperis, ankoraŭ troviĝas en Dùthaich ‘ic Aoidh plimulto da homoj nomataj Mackay.

Same kiel Caithness, je la nordo kaj la oriento, Sutherland havas Nordmaran marbordon en la oriento (etendaĵo de la Fjordo Moray) (gaele: Caolas Mhoireibh), la histoririĉa graflando Ross and Cromarty (gaele: Ros agus Crombadh) – antaŭe apartaj graflandoj – je la sudo, kaj la Atlantika marbordo (gaele: An Cuan Siar) je la okcidento kaj la nordo. La interna pejzaĝo estas malglata kaj tre maldense loĝata. Kvankam ĝi estas la kvina el la plej grandaj graflandoj en Skotlando, ĝi posedas malpli da loĝanto ol mezgranda urbo en la skota Malaltejo. Ĝi etendiĝas de la Atlantika Oceano je la okcidento, norde ĝis la Fjordo Pentland (gaele: An Caol Arcach), kaj transe ĝis la Norda Maro. La marbordoj de la regiono havas altegajn klifojn kaj profundajn fjordojn en la okcidento kaj la nordo. La plimulto de la loĝantoj troviĝas en la marbordaj urbetoj, kiel Helmsdale kaj Lochinver, kiuj, ĝis antaŭe nelonge subtenis sin per la riĉaj fiŝejoj en la maro ĉirkaŭ la Britaj Insuloj. La fora nordokcidenta pinto de la graflando, Kabo Wrath (gaele: Am Parbh) estas la pli nordokcidenta ekstremaĵo de Britio.

La transportaj komunikaĵoj estas magraj: La ŝoseo A9, ĉefa orientmarborda vojo estas malfacile veturebla, precipe la fifamaj Berriedale Braes (gaele: Bràitheachan Bhearghdail). Estas malmultaj internaj vojoj. La sola fervoja linio estas la norda-suda unutraka Far North Line (Fora Norda Linio), kaj estas neniu flughaveno. Granda parto de la regiono estas malriĉa kompare kun la resto de la Unuiĝinta Regno, kaj estas malpli da ŝanco trovi dungitan laboron, krom eble postenoj financitaj de la registaro. Neniu altlernejo aŭ universitato troviĝas en la distrikto.

Sutherland estas pli bone konata pro ties pli malĝoja historia evento, nome “The Highland Clearances” (gaele: Fuadachadh nan Gàidheal), t.e. popola memoraĵo pri la elpelo de la gaela loĝantoj el siaj domoj dum la 18ª jarcento, pro malriĉeco, malsato, senesperaj klanĉefoj, ambiciaj ŝafbredistoj kaj riĉaj terposedantoj. Sutherland suferis eĉ pli ol la resto de la Altlando. Ĝia popolo, portantoj de la nomo Mackay, estas dispersitaj tra la tuta terglobo.

Sutherland estas unu el la plej grandioze belaj kaj malpli dense loĝataj lokoj en la tuta Eŭropo.

Vidu ankaŭ