Svetac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Svetac estas neloĝata insulo situanta en la Adriatiko, 40 marmejlojn de Split kaj 14,5 marmejlojn okcidente de insulo Vis. Ĝi havas la surfacon de 4,19 km² kaj la plej alta punkto estas Kosa (316 m).

Oni trovis bizancajn ruinojn sur la insulo. Sur la insulo troviĝas birdaj kolonioj.

La indulo estas dense kovrita de plantoj. La vegetacio estas mediterana. La diominata arbo ests ŝtonkverko kaj la Halepa pino. La marbordo estas ofte kruda. La deklivoj atingas 100 m profundon. Sur Svetac kaj la apuda insuleto Kamik nestas Eleonora falko, sed ankaŭ aliaj raraj birdoj hejmiĝas tie.