Támara de Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Támara de Campos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34439
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 75  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 12′ N, 4° 24′ U (mapo)42.203333333333-4.3936111111111Koordinatoj: 42° 12′ N, 4° 24′ U (mapo) [+]
Alto 790 m [+]
Areo 20,75 km² (2 075 ha) [+]
Támara de Campos (Provinco Palencio)
Támara de Campos (Provinco Palencio)
DEC
Támara de Campos
Támara de Campos
Situo de Támara de Campos
Támara de Campos (Hispanio)
Támara de Campos (Hispanio)
DEC
Támara de Campos
Támara de Campos
Situo de Támara de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Támara de Campos [+]
vdr

Támara de Campos [TAmara deKAMpos] estas municipo en la centroriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.
Hospitalo de Sankta Johano.
Monaĥejo de Sankta Mikaelo.
Blazondomo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,75 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 74 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 560 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 30 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Frómista, Santoyo, Piña de Campos, Amusco kaj Astudillo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado, nome en la 10-a jarcento, rilate al la plifirmigo de Sahagún, Carrión kaj Astudillo kaj al la fondo de la monaĥejo de Sankta Mikaelo.

Ĝi estis ĉefurbo de komarko en Mezepoko, formita kun aliaj ok loĝlokoj kiuj kunsidis unufoje jare en asembleo en Támara.​

Fine de la 12-a aŭ en la 13-a jarcentoj la Ordeno de Sankta Johano fondis hospitalon de pilgrimantoj, kiu influis en la prospereco de la urbo profite de la apuda Jakoba Vojo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Hipolito, la Hospitalo de Sankta Johano, la Monaĥejo de Sankta Mikaelo, blazondomoj, fontoj, restaĵoj de la mezepoka murego ktp.

Bildoj de la preĝejo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]