Târnava (rivero)
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 14 Jun. 2012.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Târnava (apartigilo) |
| Târnava | |
|---|---|
| Bazaj informoj | |
| Situo | Baseno de Transilvanio |
| Longeco | 28 km |
| Fluo | |
| Fonto | kunfluo de Târnava Mare kaj Târnava Mică |
| · Alteco | 250 m super marnivelo |
| Enfluejo | Mureș ĉe Mihalț |
| Geografio | |
| Urboj survojaj | Blaj, Craciunelu de Jos, Cistei, Mihalț. |
| Dekstraj alfluantoj | Târnava Mică, Șoimuș |
| Malekstraj alfluantoj | Târnava Mare, Secaș |
Târnava [tırnava] (hungare: Küküllő, germane: Kokel) estas rivero en Rumanio, flanka rivero de Mureș en la Baseno de Transilvanio.
Ĝi ekestas per kunfluo de Târnava Mare kaj Târnava Mică ĉe Blaj kaj estas 28 km longa; se alkalkuli la longon de Târnava Mare, rezultas 249 km. Ĝian valon uzas vojo 14B, kiu norde de ĝi iras de Blaj al Teiuș, kaj la fervojo inter la samaj urboj.
La nomo de la rivero deriviĝas de slava vorto, kiu signifas "dorn(arbust)a" (ekz. ruse: терновник [ternovnik] = prunelo).

