Tadeusz Michalski
Tadeusz J. MICHALSKI (1933 – 4-a de februaro, 1997) estis pola esperantisto, Esperanto-vortaristo kaj profesoro de la Varsovia Universitato.
Esperantisto de duonjarcento, vicdelegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Varsovio fine de la 1950-aj jaroj, Michalski aŭtoris la Esperanta-polajn poŝvortaron (1959, 1967, 1990) kaj grandan vortaron esperantan-polan (1991).