Tago de patro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tago de patro estas festotago, festata ĉiujare en multaj landoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Al Nordaj landoj tago de patro venis el Usono. En la jaro 1949 svedaj komercistoj proponis, ke tiu estus festotago en Nordaj landoj. Tiam oni vizitas patrojn.

Sur la finna kalendaro la tago estis unuan fojon sen la decido de Helsingin yliopisto (Universitato de Helsinko) en la jaroj 1970–1972. En la jaro 1987 la universitato decidis, ke la tago estas tiel konvencia kutimo, ke ĝi povas esti sur la kalendaro kaj la tago estas ankaŭ tago, kiam oni flagas. [1]

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Estas kutimo, ke oni donas malgrandajn donacojn al la patro aŭ al alia ulon kiu estas kiel patro. Ofte geknaboj desegnas kaj preparas bildkartojn aŭ donacojn al siaj patroj en infanejoj kaj lernejoj, ili ankaŭ povas aĉeti ion el vendejoj.

Datoj dise en la mondo[redakti | redakti fonton]

19-a marto Hispanio, Italio, Portugalujo
1-a dimanĉo de junio Svislando
3-a dimanĉo de junio Argentino, Bangladeŝo, Britio, Bulgario, Ĉilio, Ĉinio, Filipinoj, Francio, Grekio, Honkongo, Hindio, Irlando, Jamajko, Japanio, Kanado, Kipro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Malajzio, Malto, Maŭricio, Meksiko, Nederlando, Pakistano, Panamo, Peruo, Puertoriko, Singapuro, Slovakio, Srilanko, Sud-Afriko, Trinidado kaj Tobago, Turkio, Usono, Venezuelo, Zimbabvo
Ĉieliro Germanio
5-a junio Danio
23-a junio Nikaragvo, Pollando, Ugando
7-a julio Vjetnamio
3-a dimanĉo de julio Urugvajo
la lasta dimanĉo de julio Domingo
23-a Mordadin Irano
2-a dimanĉo de aŭgusto Brazilo
9-a aŭgusto Tajvano
1-a dimanĉo de septembro Aŭstralio, Nov-Zelando
2-a dimanĉo de septembro Latvio
2-a dimanĉo de novembro Estonio, Finnlando, Islando, Norvegio, Svedio
5-a decembro Tajlando

Rigardu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oja, Heikki: Aikakirja 2007, s. 198. Helsinki: Helsingin yliopiston almanakkatoimisto, 2007. ISBN 952-10-3221-9. Teoksen verkkoversio Arkivigite je 2011-03-22 per la retarkivo Wayback Machine (PDF) (viitattu 23.4.2010).