Tago de patro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tago de patro estas festotago, festata ĉiujare en multaj landoj.

Historio

Al Nordaj landoj tago de patro venis el Usono. En la jaro 1949 svedaj komercistoj proponis, ke tiu estus festotago en Nordaj landoj. Tiam oni vizitas patrojn.

Sur la finna kalendaro la tago estis unuan fojon sen la decido de Helsingin yliopisto (Universitato de Helsinko) en la jaroj 1970–1972. En la jaro 1987 la universitato decidis, ke la tago estas tiel konvencia kutimo, ke ĝi povas esti sur la kalendaro kaj la tago estas ankaŭ tago, kiam oni flagas. [1]

Kutimoj

Estas kutimo, ke oni donas malgrandajn donacojn al la patro aŭ al alia ulon kiu estas kiel patro. Ofte geknaboj desegnas kaj preparas bildkartojn aŭ donacojn al siaj patroj en infanejoj kaj lernejoj, ili ankaŭ povas aĉeti ion el vendejoj.

Datoj dise en la mondo

19-a marto Hispanio, Italio, Portugalujo
1-a dimanĉo de junio Svislando
3-a dimanĉo de junio Argentino, Bangladeŝo, Britio, Bulgario, Chilio, Ĉinio, Filipinoj, Francio, Grekio, Hongkong, Hindio, Irlando, Jamajko, Japanio, Kanado, Kipro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Malajsio, Malto, Maŭricio, Meksiko, Nederlando, Pakistano, Panamo, Peruo, Portoriko, Singapuro, Slovakio, Srilanko, Sud-Afriko, Trinidado kaj Tobago, Turkio, Usono, Venezuelo, Zimbabvo
Ĉieliro Germanio
5-a junio Danio
23-a junio Nikargvo Pollando, Ugando
7-a julio Vjetnamio
3-a dimanĉo de julio Urugvajo
la lasta dimanĉo de julio Domingo
23-a Mordadin Irano
2-a dimanĉo de aŭgusto Brazilo
9-a aŭgusto Tajvano
1-a dimanĉo de septembro Aŭstralio, Nov-Zelando
2-a dimanĉo de septembro Latvio
2-a dimanĉo de novembro Estonio, Finnlando, Islando, Norvegio, Svedio
5-a decembro Tajlando

Rigardu ankaŭ

Fontoj

  1. Oja, Heikki: Aikakirja 2007, s. 198. Helsinki: Helsingin yliopiston almanakkatoimisto, 2007. ISBN 952-10-3221-9. Teoksen verkkoversio (PDF) (viitattu 23.4.2010).