Takelo
El Vikipedio
Takelo estas aparato konsistanta el du puliaroj, unu fiksa kaj unu libera, kunigitaj per ŝnuro aŭ ĉeno. Ĝi utilas por dividi la forton necesan por alproksimigi al la fiksa puliaro, la liberan, al kiu oni ligis movendan ŝarĝon. La ĉefa uzo estas levi/mallevi ŝarĝojn.
La forto necesa estas dividita per la nombro de ŝnureroj kiuj ligas la du puliarojn, dum la longeco de tirenda ŝnuro estas multobligita per la sama nombro.
