Talusrompiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Talusrompiĝo, observita modele de fluaĵeto.

Talusrompiĝoeskarporompiĝo nomiĝas deglito de glitkorpo sur glitebeno, en kiu la ŝerrezisto de la grundo estas transpasita. Ĝi estas la fiasko de la stabileco de taluso. Talusrompiĝo povas esti kaŭzita per:

  • tro granda talusangulo
  • tro granda talusalteco
  • tro malgranda ŝerrezisto de la grundo
  • ŝarĝado supre de la taluso
  • skuiĝoj
  • ŝanĝiĝo de la akvokondiĉoj

Terenrompiĝo nomiĝas la sama fenomeno; talusrompiĝo kaj terenrompiĝo distingiĝas per la apogkonstruaĵo.

Kiel preventaj aranĝaĵoj servas deklivofortikigoj, ekzemple bermoj. Por kalkuli la stabilecon de taluso servas la glitcirklometodo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Grundrompiĝo