Tamames

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamames
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 792  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 39′ N, 6° 6′ U (mapo)40.656944444444-6.1041666666667Koordinatoj: 40° 39′ N, 6° 6′ U (mapo) [+]
Alto 896 m [+]
Areo 60,69 km² (6 069 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tamames (Provinco Salamanko)
Tamames (Provinco Salamanko)
DEC
Tamames
Tamames
Situo de Tamames
Tamames (Hispanio)
Tamames (Hispanio)
DEC
Tamames
Tamames
Situo de Tamames

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tamames [+]
vdr

Tamames estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Tamames estas devena etimologie el iu persona nomo de arabo aŭ mozarabo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Avililla de la Sierra, Monte-Llen, Pedraza, Tamames kaj la senhoma Servández, okupas totalan areon de 60,69 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 805 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 54 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Turo de Tamames, starigita en la 10-a jarcento fare de Ramiro la 2-a de Leono.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo. Tiukadre la 18an de Oktobro 1809 okazis la batalo de Tamames kun venko de hispanoj: 700 mortoj kontraŭ 1500 de francoj, kiuj retiriĝis al Salamanko. En 1811 hispanaj gerilanoj atakis roton de francoj kaj reprezalie francoj rabadis kaj detruis en la loĝloko.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]