Tatwine

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tatwine (m. la 30-an de julio 734) estis la deka ĉefepiskopo de Canterbury kaj sanktulo.

Vivo

Li naskiĝis en Mercia kaj eniris monaĥejo ĉe la nuna Breedon on the Hill, Leicestershire, kie li iĝis abato. Pro la influo de Aethelbald, reĝo de Mercia, li estis nomumata ĉefepiskopo de Canterbury en 731.

Verkoj

Li verkis aron de kvardek enigmoj kiuj traktis tre diversajn temojn, kiel filozofio, karitato, la alfabeto, kaj la kvin sentoj. Alia verko estis latina gramatiko kies ĉefa fonto estis la Ars Minor de Aelius Donatus (4-a jarcento): tiu verko estis uzataj ne nur en Anglio sed ankaŭ en la ĉeflando de Eŭropo.