Aethelbald (Mercia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aethelbald (m. 757) estis reĝo de Mercia, Anglio de 716 al sia morto, kaj iĝis la plej potenca anglosaksa reganto de sia tempo.

Deveno kaj frua vivo[redakti | redakti fonton]

Aethelbald apartenis al la reĝa familio de Mercia. Lia patro Alweo neniam regis sed lia avo Eowa estis frato de Penda (reĝo ĉirkaŭ 626-655) kaj eblas ke Eowa estis kunreĝo dum parto de la regado de Pendo. Tial li estis proksima parenco de Ceolred (nepo de Penda) kiu regis Mercia de 709 al 716.

Ceolred ekzilis Aethelbald, verŝajne ke li povis iĝi rivalo por la trono. Aethelbald kaj siaj sekvantoj iris al la marĉa regiono de orienta Anglio. Dum lia ekzilo li vizitis Sankta Guthlac, kiu estis iam nobelo kaj batalisto de Mercia, sed jam estis ermito, kaj Guthlac montris sin simpatia al Aethelbald. Tio verŝajne helpis Aethelbald gajni la tronon. Guthlac mortis en 714, kaj poste Aethelbald sonĝis ke Guthlac profetis ke li ĝuos bonegan estontecon. Post kiam li altroniĝis, Aethelbald fondis sanktejon dediĉitan al Guthlac.

Altroniĝo[redakti | redakti fonton]

Ceolred mortis dum bankedo en 716. Eblas ke viro nomata Ceolwald (eble frato de Ceolred) tre mallonge sekvis lin kiel reĝo, sed tio ne certas. Ĉiuokaze, Aethelbald revenis el ekzilo kaj iĝis reĝo.

Restaŭro de la influo de Mercia[redakti | redakti fonton]

Ĉarto de Aethelbald

Dum la regadoj de Penda kaj Wulfhere, Mercia tre potencis, sed la regno malplifortiĝis dum postaj regadoj. Kiam Aethelbald iĝis reĝo, Kent kaj Wessex estis regataj de tre potencaj reĝoj, Wihtred kaj Ine. Wihtred mortis en 725 kaj en 726 Ine abdikis por pilgrimi al Romo. Aethelbald profitis de tio por restaŭri la influon de Mercia: verŝajne li helpis Aethelheard iĝi reĝo de Wessex kaj preskaŭ certas ke Aethelheard agnoskis Aethelbald kiel sia superulo. Aldone ŝajnas ke Sussex forĵetis la dominadon de Wessex dum la 720-a jardeko, tiel malplifortiĝante Wessex.

En Kent Aethelbald eldonis ĉartojn kiuj registris donacojn al preĝejoj kaj monaĥejoj.

Frue dum la regado de Aethelbald, Londono (antaŭe posedata de Essex) ekapartenis al Mercia.

Laŭ la anglosaksa historiisto Bede, ne post 731 Aethelbald dominis tutan Anglion sude de rivero Humber. Ĉarto de 736 priskribas lin kiel "reĝo de Britio".

Militoj[redakti | redakti fonton]

Tamen Aethelbald devis militi por reteni sian influon en Wessex. En 733 li invadis tiun regnon kaj kaptis reĝan bienon ĉe Somerton, Somerset. En 740 Cuthred sekvis Aethelheard kiel reĝo de Wessex kaj tuj atakis Mercia. Ŝajne li estis venkata de Aethelbald, ĉar en 743 tiu devigis lin milite subteni lin kontraŭ la kimroj.

Ankaŭ en 740 estis milito inter la piktoj kaj Northumbria, regno kiu rivalis Mercia. Pro tio Eadbert, reĝo de Northumbria, batalis en Skotlando, kaj Aethelbald profitis de lia foresto por disrabi Northumbria kaj eble bruligi Jorkon.

En 750 estis plua milito inter Mercia kaj Wessex, kaj ĉi-fojon Cuthred venkis Aethelbald ĉe Burford, Oxfordshire. Sed denove Aethelbald regajnis sian influon: en 757, ne longe antaŭ la morto de Aethelbald, li helpis Cynewulf iĝi reĝo de Wessex, kaj tiu atestis ĉarton de Aethelbald.

Ekleziaj aferoj[redakti | redakti fonton]

La rilatoj de Aethelbald kun la eklezio ne tute glatis. En 745-6 Sankta Bonifacio skribis leteron al Aethelbald per kiu li riproĉegis lin pro liaj multaj pekoj rilate la eklezion - ekzemple ŝtelo de ekleziaj enspezoj, malobservo de la rajtoj de la eklezio, postuloj ke pastroj kaj monaĥejoj kontribuu laboristojn por reĝaj celoj, kaj amorado kun monaĥinoj. Bonifacio urĝis Aethelbald trovi edzinon kaj forlasi malĉaston, aldonante, "Memoru, ke vi fariĝus reĝo kaj reganto de multaj homoj ne pro viaj meritoj sed pro la abunda graco de Dio - kaj nun vi iĝis, pro via propra malĉasto, sklavo de malbona demono." Tamen en la sama letero Bonifacio laŭdis Aethelbald pro lia pieco kaj almozdonacoj.

Probablas ke Aethelbald ege influis la nomumadon de ĉefepiksopoj de Canterbury, kaj li ĉeestis sinodojn. En 747 li partoprenis, kaj eble estris, eklezian konsilion kiu diskutis monaĥajn regulojn kaj decidis, ekzemple, ke estis malpermesate al monaĥoj eniri sekularan komercadon aŭ kanti nereligiajn (aparte "ridindajn") kantojn.

En 749 Aethelbald eldonis ĉarton per kiu li liberigis la ekelezion de ĉiuj impostoj kaj devigoj krom kontribui al la konstruo de fortikaĵoj kaj pontoj.

Morto[redakti | redakti fonton]

Kripto en Repton kie situis la tombo de Aethelbald - 19-jarcenta gravuraĵo

En 757 Aethelbald estis mortigata ĉe Seckington, Warwickshire, proksime al reĝa bieno Tamworth. Laŭ aldonaĵo al la historio de Bede, li estis dumnokte murdata de siaj propraj korpogardistoj. Li entombiĝis en Repton. Laŭdire samtempulo spertis vizion dum kiu li vidis Aethelbald en la infero - klare li ne tute popularis.

Li estis tre mallonge sekvata de Beornred antaŭ ol Offa (Mercia) altroniĝis.