Tazio Carlevaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tazio CARLEVARO (naskiĝis la 27-an de julio 1945 en Bellinzona) estas svisa kuracisto, psikiatro kaj psikoterapiisto.

Li estis tre aktiva esperantisto kaj kunaŭtoris la verkon Esperanto en perspektivo, kiu aperis en 1974. En la 1970-aj jaroj li estis ano de la poezia rondo La Patrolo. En la 1980-aj jaroj li kunlaboris kun AIS San-Marino. Inter 1980 kaj 1985 li estis prezidanto de LF-koop, Kooperativo de Literatura Foiro.

En la konferenco de Gesellschaft für Interlinguistik en 1997 li prelegis en Interlingvao kaj Ido, kiujn li flue parolas. Jam en 1973 li verkis en Ido "Sociolinguistiko ed interlinguistiko (Introdukto al Antologio dil Idolinguo)".

Jam delonge li kabeis, kaj ne plu estas kontaktulo de SES por Tiĉino.

Kiel psikiatro li laboras interalie pri prevento kaj terapio de hazardluda malsano (pri kio li prelegis dum la Ĝenerala Kunveno de SES la 26-an de marto 2011 en Lugano), kaj kiel specialisto pri angor­-malsanoj (fobioj, obsedoj). Ĝis 2006, li estis direktoro de Organizzazione Sociopsichiatrica Cantonale settore sopraceneri. Nun li laboras memstare.