Teatrejo Odéon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enirejo de la teatrejo

La teatrejo Odéon, ankaŭ nomita teatrejo de Eŭropo (franclingve théâtre de l'Odéonthéâtre de l'Europe) estas teatrejo lokita en la 6-a arondismento de Parizo, kore de la kvartalo Odéon. Ĝi estis inaŭgurita en 1782.

Ĝi estis konstruita inter 1779 kaj 1782 de Marie-Joseph Peyre kaj Charles De Wailly, laŭ novklasika stilo. La konstruaĵo unue celis gastigi la aktorojn de la fama Comédie-Française, sed poste fariĝis sendependa institucio. La teatrejo estas hodiaŭ unu el la kvin naciaj, ŝtatregitaj teatrejoj de Francio.

Eksteraj ligiloj