Televokilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Televokiloj

Televokilo estas unudirekta simpla komunikilo, rivalo de poŝtelefonoj dum komenca periodo de la mobiloj.

La duonmanpleno da aparato kroĉiĝas al zono de persono, kiu ofte ne estis ĉetelefone. La televokilaj kompanioj kolektis abonulojn, kiuj ricevis aparaton. Se oni vokis abonulon, definita frekvenco direktiĝis al la televokilo. Tio zumadis aŭ tintiladis kaj en la fenestro aperis telefonnumero. La abonulo serĉis (fiksan) telefonon kaj vokis la telefonnumeron. Estis ankaŭ tiaj aparatoj, kiuj montris ne nur numeron, sed ankaŭ mallongan tekston.

La televokilo faris pli efika laboradon de la deĵorantoj, sed kiam la mobiloj tute disvastiĝis, la televokiloj velkis.