Tenugui

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipa Kendo-stila Tenugui

Tenugui (japane: 手拭) estas maldika tuketo el kotono. Ĝi estas ĉirkaŭ 36 oble 90 centimetrojn granda kaj la du ekstremaĵoj ne estas kudritaj.

Ĝi surhavas tradiciajn ornamaĵojn, turisman vidindaĵon, mon de la familio, ktp.

Oni uzas ĝin kiel mantuko (kunportita en mansako), por sekigi teleraron, kiel kaptuko (ekzemple ĉe kendo) aŭ por ornamado. Tenugui estas tre ŝatataj memoraĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]