Teodoro Obiang Nguema Mbasogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
en 2006

Teodoro Obiang Nguema Mbasogo (naskiĝis la 5-an de junio 1942 en Acoacán) estas prezidanto de Ekvatora Gvineo ekde 1979.

Infaneco kaj Junularo

Li naskiĝis en la distriko Mongomo en Río Muni, do en la kontinenta parto de la tiutempa hispana kolonio. Li estis la 3a de entute 10 infanoj de enmigrinto el Gabono. Li apartenas al la fangoj, do al la plimulto de la etnoj en Ekvatora Gvineo. Post la vizito de la lernejo li fariĝis soldato.

Armeestro

Post la sendependiĝo de la lando je la 12a de oktobro 1968 lia onklo Francisco Macías Nguema fariĝis la sola reganto de la lando. Obiang Nguema fariĝis ministro pri defendo. Ekde 1975 Obiang Nguema fariĝis armeestro.

Obiang kun Condoleezza Rice en (2006)

Prezidanto

Je la 3a de aŭgusto 1979 li puĉis kontraŭ la onklo kaj mortigis lin post la ricevo de la povo. En oktobro 1979 li oficiale fariĝis prezidanto kaj promesis reformon de la ŝtato. Dum la regado de Obiang Nguema Ekvatora Gvineo perdis ĉirkaŭ trionon de la loĝantaro. Okazis diversaj balotoj, sed oni povis dubi ĉu la opozicio havis iun ŝancon. For de la lando kreskiĝis la suspektoj pri manko de libereco por balotado kaj por normala demokatia funkciado; fakte la opozicio pli normale agadas en la ekzilo, ekzemple en HispanioFrancio ol en la propra lando. Ankaŭ oni kritikis la familifavorecon (koruptadon) de la prezidanto kaj la malsukceso solvi la landajn problemojn: ekonomio, diferencoj inter etnoj, diferencoj inter la kontinenta kaj la insula parto de la lando nome Mbini kaj Bioko kaj aliaj insuloj (heredaĵo de la hispana kolonia sisteno) ktp.

Bonhavo

Theodoro Obiang Nguema Mbasogo apartenas al la plej riĉaj ŝtatestroj de la mono. Oni supozas ke li posedas pli ol 600 milionojn da usonaj dolaroj.

Eksteraj ligiloj