Condoleezza Rice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Condoleezza Rice
Condoleezza Rice

En funkcio:
26-a de januaro 2005 – 20-a de januaro 2009
Prezidento George W. Bush
Deputito Richard Armitage (2005)
Robert Zoellick (2005-2006)
John Negroponte (2007-)
Antaŭulo Colin Powell
Sekvanto Hillary Rodham Clinton

En funkcio:
20-a de januaro 2001 – 26-a de januaro 2005
Deputito Stephen Hadley
Prezidento George W. Bush
Antaŭulo Sandy Berger
Sekvanto Stephen Hadley

En funkcio:
1993 – 1999
Antaŭulo Gerald J. Lieberman
Sekvanto John L. Hennessy

Naskiĝo 14-an de novembro 1954
en Flago de Usono Birmingham, Alabama, Usono
Nacieco usonanino
Politika partio Respublikanino
Alma mater Universitato de Denvero
Universitato de Notre Dame
Okupo Politikisto, Diplomato
Profesio Profesoro, Provosto
Religio Presbiteriano
v  d  r
Information icon.svg

Condoleezza RICE [kondoLIza RAJS] (naskita je la 14-a de novembro 1954 en Birmingham, Alabamo) inter la jaroj 2005kaj 2009 estis la ministro pri eksteraj rilatoj de Usono. Ŝi estas la dua virino, kiu iam havis tiun oficon (la unua estis Madeleine Albright).

D-rino Rice estis la sola ido de enmigrintoj el Jamajko, pastro kaj instruisto. Laŭdire ŝia nekutima antaŭnomo devenas de la itala esprimo con dolcezza [kon dolĉeca], kiu signifas "kun dolĉeco/delikateco" kaj estas uzata en muziko. Ŝi studis politikan sciencon, magistriĝis en 1975 kaj doktoriĝis en 1981. Ŝi posedas profesorecon de la Universitato Stanford kaj ricevis multajn sciencistajn distingojn.

Ek de 1989 ŝi deĵoris en la registaro de prezidento George Bush pri Sovetio kaj orienta Eŭropo. En 2000 prezidento George W. Bush igis ŝin nacia sekureca konsilisto. Post sia reelektiĝo en 2004 li igis ŝin ministro pri eksterlandaj aferoj.

Rice estis inter la plej vervaj subtenantoj de la dua milito de Usono kontraŭ Irako. Ŝian konfirmon fare de la usona senato antaŭis longa debato, ĉar ŝi lerte evitis respondi kritikajn demandojn. Je la 26-a de januaro 2004 la senato konfirmis ŝin per 85 voĉoj kontraŭ 13. Tio ne estas multe, ĉar en Usono la opozicio ne principe voĉdonas kontraŭ anoj de la registaro, sed nur en okazo de seriozaj duboj pri ties taŭgeco.