Tepuka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 05:22, 9 mar. 2013 farita de Addbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Tepuka estas insulo sin trovanta 18 kilometrojn okcidente de Fongafale, en la nordokcidento de Funafutio, la ĉefa atolo de la oceania insulŝtato Tuvalo. La insulo situas inter pli malgranda insuleto (Tepuka Vili Vili, sudokcidente) kaj alia ankaŭ pli malgranda (Te Afualiku; nordoriente). Dum la lastaj jaroj la insulo multege eroziiĝis. Tepuka situas inter Pacifiko (okcidente) kaj la funafutia laguno Te Namo. En ĝi estas subtera mondmilita ŝirmejo je bona stato.