Terborg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Wisch
Ĉefstrato de Terborg

Terborg estas urbeto en la nederlanda municipo Oude IJsselstreek en orienta Gelderlando. Ĝi havas proks. 4600 loĝantojn. Ene de la municipo ĝi estas la sola urbo (ekde 1419), sed ĝi ne estas sidejo de la administrado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sian nomon Terborg havas de kastelo kiun la sinjoroj de Wisch konstruigis en la 12-a jarcento je la bordo de la rivero Malnova Iselo; la nuna kastelo estas el la 13-a jarcento. Urborajton Terborg ricevis en la jaro 1419, je la tago de Sankta Georgo, tial li estas la protekta patrono de la urbo. Ĉirkaŭ 1400 Terborg havis proksimume tricent loĝantojn.

En la 19-a jarcento Terborg fariĝis konata pro fer-industrio. La centro de nuna Terborg estas iom malatentita, multaj butikoj malplenas. Estas planoj refreŝigi la urbocentron.

Eventoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiujaraj eventoj estas la kermeso de Terborg, urbofestoj en aŭgusto, la Euregio Vocalisten Concours (kantista konkurso) kaj festo je la tago de la Ĉieliro de Kristo.