Saltu al enhavo

Tereza de Lisieux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Tereza el Lisieux

Tereza el Lisieux aŭ Sankta Terenjo de la infana Jesuo (france: "Sainte Thérèse de l'Enfant Jésus" [sent terez de lãfã ĵezu]), katolika sanktulino, kaj doktoro de la Eklezio. Ankaŭ konata sub la nomo Sankta Tereza el Lisieux kaj Sankta Tereza de la Eta Floro. 1873-1897. Kune kun Sankta Bernadette, unu el la plej popularaj sanktuloj de la 19-a jarcento.

Ŝi estis monaĥino en la ordeno de Karmelanoj, same kiel Sankta Tereza de Avila antaŭ ŝi. Dum ŝia vivo, ŝi estis tute nekonata. Ŝia famo venis kiam, post ŝia morto, publikiĝis ŝia taglibro, kiun ŝi skribis en la monaĥejo, sub la nomo Historio de animo (france: "Histoire d'une Âme"). Tiu eta libro tiom impresis ĉiujn ĝiajn legantojn, ke la famo de Tereza tuj iĝis tutmonda.

Kiel ĉiuj Karmelanoj, ŝi vivadis dum sia tuta vivo nur en la monaĥejo. Sed ŝi skribis, ke ŝi ŝatus vojaĝi tra la mondo kiel la misiistoj dum ŝi nur preĝadis por ili. Tamen, en la komenco de la 21-a jarcento, la korpo de Sankta Terezonjo vojaĝis tra la mondo laŭ ŝiaj voloj, kaj milionoj da homoj venis vidi ĝin. Patrino Tereza nomis sin Tereza ĉar ŝi tiom amis Terenjon de la infano Jesuo.

Terezonjo de la infano Jesuo estas la Patrona Sanktulo de misiistoj.


Ŝablono:Link FA