Teusaquillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teusaquillo
loĝloko • administra teritoria unuo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 4° 40′ N, 74° 6′ U (mapo)4.6705555555556-74.093055555556Koordinatoj: 4° 40′ N, 74° 6′ U (mapo) [+]
Alto 2 600 m [+]
Areo 14,19 km² (1 419 ha) [+]
Teusaquillo (Kolombio)
Teusaquillo (Kolombio)
DEC
Teusaquillo
Teusaquillo
Situo de Teusaquillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Teusaquillo [+]
vdr
Preĝejo de la Dia Savinto, en la kvartalo Banco Central de la UPZ de Galerías.
Viktoristila domo en Teusaquillo.
Lago de la Metropola Parko Simón Bolívar.

Teusaquillo [teŭsaKIĝo] estas la localidad numero 13a de la Ĉefurba Distrikto Bogoto, Kolombio. Ĝi troviĝas en la centr-okcidento geografia de la urbo, nordokcidente de la historia centro. Estas teritorio komplete urbanizita, kun multaj verdaj zonoj, ekzemple la Metropola Parko Simón Bolívar kaj la Universitata Urbo. Krome, estas kelkaj kanaloj de malgrandaj riveroj kiel Arzobispo kaj Salitre. Historie, la nomo de la teritorio korespondis al la aktuala Chorro de Quevedo en La Candelaria.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Teusaquillo carrera 19 calle 39

Aktuale, la localidad limas kun Santa Fe, Chapinero kaj Los Mártires, nome la plej tradiciaj de Bogoto. Kun tiuj du localidades, oni formas la kvartalaron kiu distingiĝas ĉar estas portreto de diferencaj epokoj de la historio de la urbo. Du el ties simboloj, nome la Metropola Parko Simón Bolívar kaj la Stadiono El Campín suferis ŝanĝojn en la lastaj jaroj.

La areo de la localidad estas de 1419 hektaroj kaj ĝia loĝantaro en 2017 estis de 140 767 loĝantoj, kvankam oni ĉirkaŭkalkulas ke la portempa loĝantaro ascendas ĉiutage al pli ol 400 000 personoj.[1]​ Teusaquillo estas formita de ses UPZ: Galerías, Teusaquillo, Parque Simón Bolívar, La Esmeralda, Quinta Paredes kaj Ciudad Salitre Oriental.

En 2013 oni subskribis interkonsenton por la komenco de la procezo de konstruado de nova administracia sidejo de la localidad. Tiu konstruaĵo estos konstruita en la carrera 30 kun strato 40.[2]

La kvartalo Teusaquillo mem okupas la teritorion situa inter la stratoj 32 kaj 37, kaj la avenuo Caracas kaj la carrera 19.[3]

Administracio kaj dividaĵoj[redakti | redakti fonton]

La loka urbestraro havas sidejon en la kvartalo La Soledad en la strato 39 B Numero 19 - 30. La localidad superas 150.000 loĝantojn, kun 2,5% de la totalo de la urba kerno de Bogoto.

En la localidad Teusaquillo, la Ĉefurba Distrikto establis 6 kvartalojn de granda gravo kaj amplekso kiel UPZ (Unidades de Planeación Zonal); la ciferoj de loĝantaro korespondas al la jaro 2000:

  • La Esmeralda, 35.856 loĝantoj
  • Galerías, 33.685 loĝantoj
  • Teusaquillo, 29.162 loĝantoj
  • Quinta Paredes, 24.316 loĝantoj
  • Ciudad Salitre Oriental, 23.330 loĝantoj
  • Parque Central Simón Bolívar, 2.840 loĝantoj

En la localidad troviĝas la UPZ Parque Central, unu el tri partoj en kiuj estas dividita la Metropola Parko Simón Bolívar en la urbo, dum ties cetero troviĝas en la UPZ Parque El Salitre en Barrios Unidos kaj en la UPZ Jardín Botánico en Engativá.

Krome en la localidad troviĝas la UPZ Ciudad Salitre Oriental, dum la UPZ Ciudad Salitre Occidental kaj la UPZ Modelia troviĝas en Fontibón; tiuj tri kunformas la aron de kvartaloj konata populare kiel Ciudad Salitre, dividita inter tiuj du localidades.

Kvartaloj[redakti | redakti fonton]

Cundinamarca, Acevedo Tejada, Quirinal, Camavieja.

  • 100 Galerías: El Campín, San Luis, Chapinero Occidental, Galerías, Banco Central, Quezada, Belalcázar, Alfonso López Norte, Palermo.
  • 101 Teusaquillo: La Soledad, Santa teresita, La Magdalena, Teusaquillo, Las Americas, La Estrella, Armenia.
  • 106 La Esmeralda: Pablo VI, Nicolás de Federmán, Campin Occidental, Rafael Núñez, La Esmeralda.
  • 107 Quinta Paredes: El Recuerdo, Gran América, Centro Nariño, Quinta Paredes, Ortezal.
  • 109 Ciudad Salitre Oriental: Ciudad Salitre Su-Oriental, Ciudad Salitre Nor-Oriental.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Localidad de Teusaquillo». Secretaría de Cultura, Recreación y Deporte. 2017. [1] Konsultita la 1an de Januaro 2010.
  2. «Alcaldía Local de Teusaquillo tendrá sede propia». Alcaldía Mayor de Bogotá. 24a de junio 2013. [2] Konsultita la 1an de Januaro 2010.
  3. «Teusaquillo recupera su esplendor y estatus». El Tiempo (Colombia). 2a de septembro 2016. Arkivita el la originalo la 14an de oktobro 2017. [3] Konsultita la 1an de Januaro 2010.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Diversaj aŭtoroj, eldonisto Fabio Puyo Vasco, Historia de Bogotá 3 tomos: Tomo I - Conquista y Colonia, Tomo II - Siglo XIX, Tomo III - Siglo XX, Bogotá, 2007. ISBN 978-958-8293-31-8.