The Colbert Report

El Vikipedio, la libera enciklopedio

The Colbert Report (La Raporto Colbert) estas usona satira televida programo, kiu programiĝas de 11:30 al 12:00 orienttempzone (Nord-Ameriko) lunde al ĵaŭde ĉe la kanalo Comedy Central en usono kaj ĉe kaj The Comedy Network kaj CTV en Kanado. Stelulas politika amuzisto Stephen Colbert, eksa korespondanto de The Daily Show. Produktado de novaj episodoj estis haltita je la 5-a de novembro, 2007, pro striko de la Usona Gildo de Verkistoj, kvankam unutaga presto nomiĝinta The Colbert Report--On Strike! okazis la 3-an de decembro, 2007, kies monaj gajnaĵoj iris al la programstabo. La programo revenis la 7-an de januaro, 2008, sen helpo de la skribistoj.

The Colbert Report estas deŝpinaĵo kaj kontraŭparto de The Daily Show, kiu, kiel The Daily Show, kritikas la politikon kaj la mediojn. Ĝi satiras personec-veturigitajn politikajn programojn, speciale The O'Reilly Factor de Fox News. La programo vidas al Stephen Colbert, fikcia ankrokaraktero roligita de Colbert. La karaktero, "bone-intencanta, malbone informita, altklasa stultulo", estas moka televida politika pundito.

The Colbert Report estis nomumita por kvar Premioj Emmy en kaj 2006 kaj 2007, du Television Critics Association Premioj, kaj du Premioj Satellite. Ĝi ricevis Specialan Sciindan Premion ĉe la 2007 GLAAD Mediaj Premioj. Ĝi estas prezentita kiel nesatira ĵurnalismo plurfoje, de la Tom Delay Leĝa Defenda Grupo, kaj post la intervjuo de Robert Wexler ĉe la programo. La Raporto ricevis egan median atenton ekde sia komenc-episodo la 17-an de oktobro, 2005, pro la popularigado de la termino "truthiness" (verumeco), kiun la vortar-eldonanta firmo Merriam-Webster nomis sian "Vorton de la Jaro" de 2006.