The Guardian
The Guardian | |||||
taggazeto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Speco | ĉiutaga gazeto | ||||
Formato | "Berlina" | ||||
| |||||
Posedanto | konzerno Guardian Media Group | ||||
Establodato | en 1821 je la nomo The Manchester Guardian | ||||
Fondinto(j) | John Edward Taylor vd | ||||
Posedata de | Guardian Media Group vd | ||||
Stabo | inter alie ĉefredaktisto Alan Rusbridger | ||||
Eldonkvanto | 204 222 (en decembro 2012) | ||||
ISSN | 0261-3077 | ||||
| |||||
Retejo | guardian.co.uk | ||||
| |||||
The Guardian estas influa brita anglalingva taggazeto, aperanta en Londono kaj Manĉestro.
La gazeto aperis unafoje kiel The Manchester Guardian ("la gardisto de Manĉestro") en 1821 kiel semajna gazeto. Ĝi estis taga gazeto en 1855, kiam la angla registaro malpliigis la imposton je la gazetoj. Kiam ĝi akiris internacian reputacion - ĉ. 100 jarojn poste -, oni ŝanĝis ties nomon al Guardian.
La gazeto akiris reputacion per la altnivelaj, bonstilaj sciigoj, prezento de eventoj kaj opinioj.
La alta faka nivelo elformiĝis dum agado de ĉefredaktoro Charles Prestwich Scott, kiu gvidis la redaktan teamon dum 57 jaroj. Ekzemple dum la franca-prusa milito de 1870-1871 la gazeto informis el ambaŭ flankoj.
The Guardian de tempo al tempo provizore perdis legantaron, ĉar ĝi ofte apogis nepopularajn vidpunktojn.