Thursday October Christian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thursday October Christian
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1790 (1790-10-14)
en Pitkarna insularo
Morto 21-an de aprilo 1831 (1831-04-21) (40-jaraĝa)
en Papeete
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro Fletcher Christian
Patrino Maimiti
Edz(in)o Teraura
Infanoj Joseph John Christian • Charles Christian • Mary Christian • Polly Christian • Arthur Christian • Peggy Christian • Thursday October Christian la 2-a
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Thursday October Christian (14-an de oktobro 1790 - 21-an de aprilo 1831) estis la unua filo de Fletcher Christian (gvidinto de la ribelo sur la Bounty) kaj lia edzino Maimiti. Li generiĝis sur Tahitio kaj naskiĝis sur Pitcairn, kie la ribelintoj trovis rifuĝejon. Per tio li estis la unua infano kiu naskiĝis sur Pitcairn. Sian nomon li ricevis pro la fakto, ke li naskiĝis je ĵaŭdo en oktobro kaj ke lia patro volis doni al li nomon, kiu neniel pensigis al Anglio. Rimarkinde ĉar Fletcher Christiaan donis al sia tahitia edzino Maimiti la anglan nomon 'Isabella', laŭ kuzino de Fletcher.

Edziĝo kaj infanoj[redakti | redakti fonton]

Thursday geedziĝis kun iu el la unua generacio de la Pitkarnanoj. Kiam li fariĝis 15-jara, li edziĝis al Teraura, kiu tiam aĝis 30 jarojn. La geedziĝo okazis kun geedziĝa ringo kiu origine apartenis al Edward Young, nome la unua edzo de Teraura.

Thursday kaj Teraura kune havis 7 gefilojn:

  • Joseph John Christian (1806 - Tahitio, 24-an de novembro 1831)
  • Charles Christian ("Big Charlie") (januaro 1808 - Tahitio, 25-an de junio 1831)
  • Mary Christian (1810 - 25-an de oktobro 1852) laŭdire tre bela virino
  • Polly Christian (1814 - Tahitio, 16-an de majo 1831)
  • Artur Christian (nask. 1815)
  • Peggy Christian (1815 - Norfolk 12-an de majo 1884)
  • Thursday October Christian la 2-a (voknomo "Duddie") (Pitcairn, oktobro 1820 - Pitcairn 27-an de majo 1911)