Tokugawa Yorinobu
TOKUGAWA Yorinobu (japane: 徳川頼宣; naskiĝis la 28-an de aprilo 1602; mortis la 19-an de februaro 1671) estis japana daimio de la frua Edo-epoko.
Li naskiĝis kiel 10-a filo de Tokugawa Ieyasu kaj ties kromedzino Oman-no-kata sub la nomo Nagafukumaru. La 8-an de decembro 1603 li ricevis la feŭdon Mito, kiu antaŭe estis propraĵo de lia pli aĝa frato Takeda Nobuyoshi.
Yorinobu havis kvar gefilojn: lia sukcedinto Tokugawa Mitsusada, Yorizumi, la fondinto de Iyo-Saijo, Inaba-hime, kiu edziniĝis al Ikeda Mitsunaka de Tottori, kaj Matsuhime, kiu edziniĝis al Matsudaira Nobuhira de Yoshii.
Postmorte li ricevis la titolon Nanryu-in.