Tom Simpson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Tom Simpson memorial, 29 December 2006.jpg
Memorejo por Tom Simpson sur Monto Ventoux

Tom SIMPSON (30-an de novembro 1937 en Haswell, County Durham; 13-an de julio 1967 sur Monto Ventoux) estis angla bicikla konkuristo.

Simpson estas rigardata kiel plej bona profesia biciklisto de ĉiu tempo, kiu havas krome tristan konatecon pro la tragika morto en Monto Ventoux dum la Tour de France 1967. Simpson mortis dum la konkuro pro la forta trobezono de sia korpo pro kolapso de la korpaj funkcioj kaj poste halto de korbato. La rapida kuraca helpo ne povis lin revivigi.

Oni poste konstatis, ke Simpson antaŭ la konkuro uzis amfetamin-koktelon kaj alkoholon. Je honoro de Simpson, staras memorŝtono sur la loko, kie li kolapsis.

Li gajnis bronzan medalon inter la amatoroj en 1956 en Melbourne, en la 4000-m-a teamsekvo. Simpson estis en 1962 la unua brito, kiu uzis la flavan trikoton de la Tour de France. Simpson gajnis en 1965 la vojbiciklan mondpokalon. Li

Li gajnis en 1961 Flandrio-rondveturon, en 1964 konkurson Milano-San Remo kaj 1965 la Lombardio-rondveturon.