Tomaso Serafino Wang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomaso Serafino Wang
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1962 (1962-05-16) (61-jaraĝa)
vdr

Tomaso Serafino WANG naskiĝis la 16an de majo ¨1962 en Ndede, Kamerunio. Li esperantistiĝis en la jaro 1987. Li partoprenis la afrikan karavanon, kiu atingis la UK-n en Varsovio en 1987.

Li estas masaĝisto kaj uzas kaj instruas la Yumeiho terapion. Li loĝas en Douala. Li plie aktivas en komerco.

Li verkis libron en la franca pri esploro de la propra korpo: "L'auto-consultation par un jeu de questions-réponses" aperonta verko. La traduko al Esperanto nomiĝos: "Kiel koni per vi mem viajn proprajn malsanojn?"