Tombejo de Grenelle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cimetière de Grenelle

Tombejo de Grenelle
ŝtato  Francio
urbo Parizo
adreso 174 rue Saint-Charles
koordinatoj 48° 50′ 29″ N, 2° 16′ 47″ O (mapo)48.8413892.279722Koordinatoj: 48° 50′ 29″ N, 2° 16′ 47″ O (mapo)
Tombejo de Grenelle (Parizo)
Tombejo de Grenelle (Parizo)
DEC
Cimetière de Grenelle sur la mapo de Parizo
Map
Cimetière de Grenelle
vdr

La tombejo de Grenelle estas la antaŭa tombejo de la komunumo Grenelle, nuntempe en la 15-a arondismento de Parizo. Ĝi situas ĉe n-ro 174 strato Saint-Charles, ĉe la angulo de strato Cauchy.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kovrante areon de 64 areoj, ĝi estis kreita en 1835 post la apartigo de Grenelle disde Vaugirard kaj aneksita al la urbo Parizo en 1860.

Tiu ĉi tombejo havas nur mil tombojn. La plej originalaj estas tiuj de la familioj Rémondot kaj Schmid. Marius Rémondot (1867-1921) kaj Henri Schmid (1872-1927), ambaŭ skulptistoj, edziĝis kun du fratinoj Schmitz: Marius edziĝis kun Jeanne (1871-1940) kaj Henri edziĝis kun Joséphine (1880-1969), du el la dek unu infanoj de la gepatroj Schmitz, kies tombo estas proksima.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]