Tombejo malnova de Gotha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eltiraĵo el la oficiala urboplano de Gotha de 1905

La Tombejo malnova de Gotha (germane: Alter GottesackerFriedhof I) estis unu el la tradiciaj entombigejoj de la urbo Gotha.

Historio[redakti | redakti fonton]

Staras la gimnastikejo de la Arnoldi-lernejo rekte sur la placo de la iama tombejokirketo Sankta Katerino
Informtabulo ĉe la sporthalo lerneja.

Kiel ankaŭ alie la tombejoj estis ĝis la 16-a jarcento ene de la urbo ĉirkaŭ la kirkoj paroĥaj kaj monakejaj. Friedrich Myconius, la elstara reformanto de Gotha, ordonis pro spacaj kaj higienaj kialoj en la 1542-a jaro fermi kaj ebenigi ĉiujn tiajn tombejojn estantajn ĉirkaŭ la Aŭgustenana kirko kaj la Kirko Sankta Margareto (Nova bazarplaco). Anstataŭe li igis konstrui ekster la ĉirkaŭfortikaĵo antaŭ la Brühler-urbopordego komunan urban tombejon. Ĝi troviĝis tie kie hodiaŭ staras la Arnoldi-lernejo kaj la urba naĝejo inter Bohnstedt-strato kaj Eisenacher-strato.

Malposte estis sur tiu tereno la ejoj monakejaj de la cistercianinoj de la Ordeno de Sankta Kruco. La en 1254 fondita abatejo (nomita germane Kreuzkloster) nuligitis pro la Reformacio en la jaro 1524-a, profanitis kaj ŝtatanigitis inter 1531-40. En 1542 la kirko eĉ malkonstruitis finfine por havi spacon por la tombejo.

Por povi transiri la rojon Wiegwasser fluantan inter la urbomuro kaj la nova tombejo oni konstruigis ponton el ligno kiun transiris ĉiuj funebraj procesioj. Populariĝis ĝi tial kiel Totenbrücke - Kadavra ponto.[1]Ĝi malaperis ne antaŭ la 1870-a jaro kiam faritis kanalsistemo kaj plilarĝiĝis la stratoj.

En la 1656-a jaro konstruitis surtombeje la eta lignokirko Sankta Katerino (poste ĝi nomiĝis: Alte Gottesackerkirĉe), kiu post alikonstruo en 1712 destinitis je garnizona kirko. Pro kadukiĝo ĝi malkonstruitis en 1874 kaj la saman jaron la tombejo fermitis pro higienaj kialoj.[2] En 1904 la tereno ebenigitis prepare de la novkonstruo de la urba naĝejo kaj la tomboŝtonoj estis forigitaj. Kelkaj el ili tamen konservitis kaj alie starigitis (ekzemple de Myconius, Reyher, Perthes kaj Galletti). Estiĝis sur la sama grundo la naĝejo (Stadtbad, 1905-08) kaj la Arnoldi-lernejo (Arnoldischule, 1909–11).

Tomboj de personuloj[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj homoj kiuj kuŝis tie ĉi:(alfabeta ordigo)

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Restaĵo de la tombejo estas laŭtradicie la Pestpordeto de la suda tombeja muro el la jaro 1554. Ekde 2012 memorigas onin tabulo sur la vando de Arnoldi-lernejo pri la tombejo kaj la Katerino-kirketo kiel ankaŭ pri 18 enterigitaj elstaruloj.[3]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Andreas M. Cramer, Echt Goth'sch. Kleines Handbuch des Gothaer Volksmundes ..., Gotha 1995, S. 68f.
  2. Gothaer Bürgerbuch. Amtliche Sammlung der Ortsstatute, Verträge, Polizeiverordnungen und sonstigen behördlichen Vorschriften, Gotha 1899
  3. Erinnerung an Alten Gottesacker und St.-Katharinenkirche ..., in: Allgemeiner Anzeiger, 11. Oktober 2012

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]