Tony Hawk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tony Hawk
foto: David Shankbone

Tony Hawk (moknomo Birdman) (n. 12-an de majo 1968 en Carlsbad, Kalifornio) estas usona rultabula veturisto, kiu unua foje faris 2,5-oblan truniĝon ĉirkaŭ la korpoakso (= 900°).

Li en aĝo de 14 (1982) ekonkuris inter la profesiuloj en la teamo de Powell & Peralta, de la Bones Brigade. En aĝo de 16, li estis la plej bona rultabulisto de la mondo. En aĝo de 17, li aĉetis sian unua domon. Meze de la 1980aj jaroj, li estis sukcesege: Tony Hawk iĝis 12-foja monda majstro (jaron post jaro). Li venkis en preskaŭ ĉiu komkuro, kiun li partoprenis (73 el 103, 19foje estis li 2-a). Tiutempe li elpensis 85 novajn trikojn.

Komence de la 1990-aj jaroj, okazis por li subiro. Lia formao (Birdhouse) preskaŭ kolapsis en 1991 kaj reviviĝis nur en 1998 (post lia sukceso en 1985).

Li aperis lastfoje en 1999 en konkuriooj, kiam li faris la 2,5-obla turniĝon. Poste li rultabulis nur pro amuzo kaj laboris kiel komentisto de rultabulaj konkuroj.

Literaturo

  • Tony Hawk: Hawk: Occupation: Skateboarder. Regan Books 2001, ISBN 0-06-095831-6
  • Tony Hawk: Between Boardslides and Burnout: My Notes from the Road. Regan Books 2002, ISBN 0-06-008631-9
  • Tony Hawk, Sean Mortimer: Tony Hawk: Professional Skateboarder. Regan Books 2002, ISBN 0-06-009689-6