Torre de Don Miguel

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

Torre de Don Miguel
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Retpaĝaro [1]
Demografio
Loĝantaro 568  (2009)
Geografio
Areo 12
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Torre de Don Miguel (Turo de Senjoro Miĥaelo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Estas dek vilaĝoj en la provinco kies nomoj komencas per derivaĵoj el la hispana vorto “torre”, turo, kiel pruvo de la iama graveco de loĝado ĉe defenda konstruaĵo.

Enhavo

Loĝantoj [redakti]

La loĝantoj nomiĝas Torrezneros. La censita populacio en 2009 estis de 568 loĝantoj.

Situo [redakti]

Torre de Don Miguel estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Gata, je altitudo de 559 m; je 115 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 175 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 12 km².

Ekonomio [redakti]

Agrikulturo (olivo kaj oleo), forstado (pinaroj) kaj brutobredado.

Popola arkitekturo [redakti]

Elstara elemento de la popola arkitekturo estas la "balkonoj", malkutimaj ĉar estis partoj de la domoj super la stratoj, kiuj utilis foje por komuniki loĝejojn kaj foje kiel stokejoj kaj friujoj de vino kaj oleo. Multaj domoj havas blazonojn el ŝtono, same kiel la linteloj.

Ekster la vilaĝo staras la jurisdikcia pilorio de gotika stilo, iam estis en la Plaza Mayor.

Torre de Don Miguel: jurisdikcia pilorio

Eksteraj ligiloj [redakti]