Torremormojón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torremormojón
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34305
Demografio
Loĝantaro 45  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 58′ N, 4° 47′ U (mapo)41.961111111111-4.7775Koordinatoj: 41° 58′ N, 4° 47′ U (mapo) [+]
Alto 754 m [+]
Areo 28,24 km² (2 824 ha) [+]
Torremormojón (Provinco Palencio)
Torremormojón (Provinco Palencio)
DEC
Torremormojón
Torremormojón
Situo de Torremormojón
Torremormojón (Hispanio)
Torremormojón (Hispanio)
DEC
Torremormojón
Torremormojón
Situo de Torremormojón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torremormojón [+]
vdr

Torremormojón [toremormoĤON] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Torremormojón estas komprenebla etimologie kiel Turo de Monto Markilo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.
Sonorilturo.
Konvento de Sankta Maria de la Pieco.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 28,24 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 47 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 500 loĝantojn el la jaro 1910. Ĝi distas 24 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio estas ene de la birdoprotekta areo ZEPA nome La Nava - Campos Sur​ apartenanta al la Reto Natura 2000. Ĝi limas kun Castromocho, Baquerín de Campos, Pedraza de Campos, Villerías de Campos kaj Ampudia.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de antaŭromia kaj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĉirkaŭ la 10-a jarcento Asur Fernández zorgis pri la konstruado de la kastelo de Monzón kaj kiel strategia plifortigilo li ordonis starigi la kastelon de Torremormojón. Dekomence estis psoedantoj Pedro Ansúrez, Tello Fernández, Pedro Martínez kaj Pedro González de Lara. En la 12-a kaj 13-a jarcentoj estis posedantoj la familioj Girón kaj Téllez de Meneses, kaj poste ĝi iĝis reĝa propraĵo.

Dum la Milito de la Komunumoj de Kastilio, la 15an de Januaro 1521 la reĝaj trupoj rifuĝiĝis en Torremormojón, sed estis tie dum mallonge pro la antaŭenirado de la komunumaj trupoj, kaj la 16an kaj 17an de Januaro la loĝloko suferis rabadon. Ĝi rekuperiĝis ekonomie en la 17-a jarcento pere de la elmigrintoj kiuj riĉiĝis en Ameriko.

En 916, en la testamento de Ordoño la 2-a oni citas la loĝlokon kiel «Montemolión» kaj en la 11-a jarcento kiel «Torre de Monte Molión». En 1114, la grafo Ansúrez mencias la lokon kiel «Illa Torre de Mont Mojon» aŭ «Illa Torre de Monte Mojone». En la 16-a jarcento la loko nomiĝis «Villa de Torremormoxon» kaj foje kaj en la 17-a jarcento «Villa de Torre de Mormoxon». Dum la 20-a jarcento la nomo estas Torremormojón, sed ties loĝantoj nomas ĝin familiare «La Torre» (La Turo).​

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Maria de la Kastelo, la kastelo mem, la Konvento de Sankta Maria de la Pieco, kolombejoj ktp. Nuntempe estas ventogeneratoroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]