Torrequemada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Torrequemada
Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 604  (2009)
Geografio
Areo 30,81
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Torrequemada [TorekeMAda] (Bruligita turo, kio aperas en la blazono) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Estas dek vilaĝoj en la provinco kies nomoj komencas per derivaĵoj el la hispana vorto “torre”, turo, kiel pruvo de la iama graveco de loĝado ĉe defenda konstruaĵo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas terrequemadeños. La censita populacio en 2009 estis de 604 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Torrequemada estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Montánchez. La areo de ties teritorio estas de 30,81 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj ĉefe brutobredado; lastatempe granda parto de la laborforto laboras en proksima ĉefurbo Cáceres kaj translokiĝas ĉiutage.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Torrequemada inter 2001 kaj 2006
2001 2002 2003 2004 2005 2006
614 613 597 605 610 591