Trabeklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Trabekloj[1] (en scienca latina trabeculae carneaecolumnae carneae) estas rondoformaj aŭ neregulaj muskolaj trabetoj kiuj projekcias el la interna surfaco de la dekstra kaj la maldekstra ventrikloj de la koro.[2] Tiuj estas diferencaj el la pektenaj muskoloj, kiuj estas en la aŭriklo de la koro. Estas du tipoj: kelkaj estas ligitaj laŭlonge en unu flanko kaj tiel formas elstarajn bordojn, kaj aliaj estas fiksitaj en siaj pintoj sed liberaj en la mezo, kiel la modera bendo en la dekstra ventriklo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV
  2. Moore, K.L., & Agur, A.M. (2007). Essential Clinical Anatomy: Third Edition. Baltimore: Lippincott Williams & Wilkins. 90-94. ISBN 978-0-7817-6274-8