Tragikomedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 10:07, 10 mar. 2013 farita de Addbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Tragikomedio estas vorto kreita de Plaŭto por klasifiki sian verkon Amfitriono. Amfitriono estas laŭ strukturo komedio, sed ĉar en ĝi rolas dioj (Jupitero kaj Merkuro) kaj pritraktas pri religia okazaĵo (la nasko de Herkulo), oni ne povis klasifiki la verkon kiel komedion. Sekve, tragikomedio estas teatra verko, kiu havas komedian strukturon, sed tragikajn rolulojn. Ĝi ne finiĝas per katastrofo kaj ne celas kartazon. Tragikomedio estas tipa de romia teatro.

Robert Garnier en 16-a jarcento enkondukis tragikomedion en la francan literaturon. Max Frisch, Samuel Beckett kaj Friedrich Dürrenmatt estas modernaj aŭtoroj de verkoj, kiujn oni povas klasifiki kiel tragikomediojn. En moderna tragikomedio ja ne rolas dioj kaj herooj, sed en ĝi okazas seriozaĵoj, sed kun humura trajtoj kaj feliĉa fino. Ĝenerale, modernaj tragikomedioj havas politikajn celojn aŭ celas socian kritikon.