Transilvania pelĉasa hundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Erdelyi kopo VadaszNimrodSzeder01.jpg

La transilvania pelĉasa hundo estas tre endanĝerigita hundoraso, loka varieto, travivinta en Transilvanio.

Ĝi estis uzata en la Karpat-baseno fare de la hungaroj por pelĉasado. Ĝi elformiĝis dum la regado de la Arpad-dinastio el la nun jam formortinta panona pelĉasa hundo, kiu estas praulo al la transilvani pelĉasa hundo kaj la hungara viĵlo. La plej frua mencio de pelĉasa hundo en Hungario okazis sur la miniaturoj de la Bilda kroniko, unua skriba mencio okazis en 1237. La transilvania pelĉasa hundo aperis figure sur pokalo en la 1600-aj jaroj.

En la 19-a jarcento, la transilvania pelĉasa estis tre disvastiĝinta en Hungario, ĝi havis du variojn: la kurt-kruran kaj la long-kruran.

La unuan detalan priskribon faris Czynk Ede (1901). La rumana ŝtato eldonis leĝon en 1947, kiu deklaris la hundon damaĝa, murdinda besto, tio estis preskaŭ mortpuno por la hundo. Feliĉe, oni trovis en 1968 ĉasiston en Transilvanio, kiu plu bredis sekrete la hundojn. La bredado rekomenciĝis per du hundoj Zooĝardena Morĵi kaj Zooĝardena Reka.

Post disfalo de la stalinismo en Rumanio, oni trovis pluajn pelĉasajn hundojn.