Tricio (Rioĥo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tricio
municipality of La Rioja

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26312
Demografio
Loĝantaro 356  (2023) [+]
Loĝdenso 59 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 24′ N, 2° 43′ U (mapo)42.401111111111-2.7188888888889Koordinatoj: 42° 24′ N, 2° 43′ U (mapo) [+]
Alto 563 m [+]
Areo 6 km² ( 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tricio (Provinco Rioĥo)
Tricio (Provinco Rioĥo)
DEC
Tricio
Tricio
Situo de Tricio
Tricio (Hispanio)
Tricio (Hispanio)
DEC
Tricio
Tricio
Situo de Tricio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tricio [+]
vdr

Tricio [TRIzio] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Nájera kaj precize en la nordokcidento de la regiono. La loknomo Tricio estas etimologie devena el la latina nomo Tritium.

La municipa teritorio de Tricio, en la nordokcidento de la regiono.
Baziliko de Sankta Maria.
Preĝejo de Sankta Mikaelo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tiu loĝloko estas ĉe vojkrucejo inter Nájera nordokcidente kaj Alesón nordoriente; Arenzana de Abajo kaj Arenzana de Arriba estas sude. Ĝi estas je 564 metroj super marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej fruaj dokumentaj mencioj datas de la jaro 154 a.K., kiam Apiano Aleksandra, mencias la tricianoj kun aliaj triboj kiuj opoziciis al la romia hegemonio. Ptolemeo citis en la 2-a jarcento "Tritium Megalon" (tio estas Granda Tricio), grandeco kiun konfirmis la nombraj arkeologiaj trovitaĵoj el la klasika civilizacio. Ĝi aperis ankaŭ en la Itinero de Antonino, de la 3-a jarcento, kiel unu de la pasejoj de la ŝoseo kiu ligis Zaragozon kaj Astorga. En la 5-a jarcento, aperis lokanoj de Tricio kiel defendantoj de la episkopo Silvano de Calahorra kontraŭ la papo Hilario.

En la jaro 928, la reĝino Toda donacis per dokumento de propraĵo en la loko. Sanĉo el Mayor inkludis Tricio-n en la listo de lokoj listigitaj en sia Foruo de Nájera, indikante ĝin kiel sendependa de tiu urbo. En 1073, la navara reĝo Sanĉo de Peñalén ordonis redoni al la Monaĥejo de San Millán de la Cogolla palacojn en Tricio, donitajn 23 jarojn antaŭe de López Fortúnez kaj lia edzino Mencía kaj kaptitaj ekde tiam de Sancho Garcés.

Deklarita sendependa fare de la reĝo Filipo la 4-a en 1658, ĝi apartenis poste al la senjorlando de la dukoj de Nájera.

La 6an de Oktobro 1833 la karlista generalo Santos Ladrón de Cegama proklamis reĝo la aspiranton Karlo Maria Isidro de Burbono kiel Karolo la 5-a en Tricio, kaj tiel eksplodis la Unua Karlisma Milito.

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1950-aj jaroj oni malaltiĝis el 755 loĝantoj ĝis la nunaj 360.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La bazo de la ekonomio estas agrikulturo, kaj ĉefe vinproduktado, sekvita de tritiko kaj hordeo, krom la fruktoĝardenoj.

La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la Baziliko de Sankta Maria kaj la preĝejo de Sankta Mikaelo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Panoramo.

Notoj[redakti | redakti fonton]