Tropical Islands

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dosiero:Rutschenturm.jpg
Rigardo desur la plej alta akvoglita turo de Germanio en Tropical Islands

Tropical Islands ("Tropikaj Insuloj") estas la plej granda tropikkopia ripozejo en Europa. Ĝi troviĝas en la iama aerŝiphalo de Cargolifter (nomataAerium), la plej granda liberporta halo de la mondo. Ĝi situas ĉ. 60 km sude de la centro kaj ĉ. 35 km sude la urbolimo de Berlin. Ĝi situas okcidente de Krausnick ĉe A 13, elirejo Staakow. La halo povas akcepti maks. 6.000 vizitantojn tage. En la unua jaro vizitis la lokon 975.000 personoj. En Tropical Islands laboras ĉ. 500 homoj.

La halo longas 360 m, larĝas 210 m, altas 107 m kaj entenas volumenon de 5,5 mio. m³. La aĉetprezo estis ĉ. 17,5 mio. eŭroj, dum la konstrukostoj estis ĉ. 78 mio.eŭroj.

Interne estas varmo de 26 °C kun 60 % aerhumideco. En la halo troviĝas tropikaj plantoj, multaj basenoj, amuzejoj, manĝejoj.

La pago por la vizito kaj servoj okazas poste, elektronike. Oni kolektas la pagindan sumon per elektronika brakĉeno.

Problemoj estis komence, ke la plantoj ne ricevis sufiĉan lumon. Tion oni solvis per ŝanĝo de partoj de la halosupro. Aliaj problemoj estas la nesufiĉa vizitanta nombro, neklara situo pro tio, ke la halo estas uzata alicele ol originale permesite.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]