Trulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trulo

Trulo

Trulo
Klasifiko konstrua instrumentaro
Uzata por distranĉi kaj transloki terpecojn
vdr

Trulo estas speco de mana ŝovelileto. Ĝi estas la baza ilo de masonisto kaj de arkeologo. Manipulata per unu mano, ĝi konsistas el maldika triangulforma lameno, el pli malpli fleksebla ŝtalo, kaj el kurba fera tenilo finiĝanta per ligna mantenilo. La fera tenilo estas enigita en la mantenilo, kaj fiksita per ingo. Ĝi estis inventita komence de la 15-a jc de masonisto Clément Arrieux.

Distingeblas du tipoj de trulo :

  • La trulo de masonisto kun rondigita fino.
  • La trulo de gipsisto kun kvadrata fino por repreni la gipson en la anguloj de la trogoj.

Ekzistas aliaj similaj instrumentoj. Por specialaj uzoj, truloj havas aliajn formojn;

  • denta trulo : maldika fera ortogramforma lameno, kun mantenilo, kun kvadrataj dentoj ĉe unu el la randoj kaj kun tranĉa alia rando.
  • fingra trulo : malgranda mallarĝa trulo por fini la laboron
  • juntotrulo : mallarĝa trulo, utila por fari la morterjuntojn inter la brikoj.

Uzo

La trulo utilas por depreni la morteron el trogo aŭ el sur ebenigtabulo, ĉar la mortero neniam devas kontakti la manhaŭton: ĝi erodas kaj la kalko, kiu konsistigas ĝin korodas. La trulo utilas ankaŭ por ŝirmi la manon de la masonisto.

Ĝi utilas al la prilaboro de morteroj : miksadeto, alĵetado, aplikado, glatigado...

La tranĉa parto de la lameno utilas por skrapi la troan morteron, gipson aŭ betonon.

La fina pinto utilas por elkavigi la ankoraŭ freŝan morteron ligantan ŝtonojnbetonblokojn por estonta laboro.

La fino de la tenilo utilas por frapi malgrandajn materialojn kiaj ŝtonetoj aŭ briketoj, por senmovigi ilin en la morterlito, la martelegeto kelkfoje estas tro peza por tio.