Truofortigiloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
truofortigiloj en disdonila kesto
difektaj truoj, unu jam fortigita

Se tratruitaj dokumentoj estas elprenitaj el sia aktujo aŭ trafoliumitaj ofte, la truoj povas esti difektitaj. Per algluitaj truofortigiloj tiaj difektoj povas esti riparitaj aŭ evititaj.

La truofortigiloj, ringoj el plastopapero, fiksas la dokumenton en la ĝusta pozicio. La fortigiloj estas liverataj sur folio aŭ en disdonila kesto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la evoluo de programoj kiel ekzemple Tetris la engluado de truofortigiloj estis ŝatata metodo konsumi enuigan tempon aŭ forigi fruston.