Tubo de Crookes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tubo de Crookes.

En la historio de fiziko, tubo de Crookes estas aparato, kiun inventis brita fizikisto William Crookes kiel evoluigon de la tubo de Geissler.

Ĝi konsistis el vakua vitra tubo, proksimume cilindroforma, kun du metalaj elektrodoj ĉe la malaj flankoj. Ĉe estigo de forta tensio inter la du elektrodoj, elektronoj konsistigas rektajn faskojn de la katodo al la anodo.

Per tiu ĉi aparato eblis studadi la ecojn de katodradioj, ĝis kiam J. J. Thomson, en 1897, komprenis ke ili konsistas el negative ŝarĝitaj partikloj - elektronoj.