Tulcea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tulcea
municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio • limurbo • havenurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Rumanio
Distrikto Tulcea (distrikto)
Poŝtkodo 820033
Aŭtokodo TL
Telefonkodo +40 - 0240
Retpaĝaro http://www.primaria-tulcea.ro/
Demografio
Loĝantaro 92,379
Loĝdenso 803 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj Koordinatoj: 45°11′N 28°48′O  /  45.183°N, 28.8°O / 45.183; 28.8 (Tulcea) (mapo)
Alto 30 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 115 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+02:00 [+]
Situo (Rumanio)
Situo (Rumanio)
DMS
Situo
Situo
Situo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tulcea [+]
vdr

Tulcea [tUlĉa] estas urbo en Rumanio, la ĉefurbo de la samnoma distrikto. Ĝi situas en la nordo de la provinco Dobruĝo. Ĝi posedas gravan havenon ĉe Danubo.

Transporto

Publikaj transportiloj

Tulcea havas publikan transportreton kun aŭtobusoj, servatan de S.C. Transport Public S.A. La ĉefa aŭtobusa linio estas linio 1, kiu ligas la liceon A. Saligny al la kvartalo Neptun (kun variaĵo 1b, de la lieco al ANL). Krome ekzistas pliaj busaj linioj, kiuj servas preskaŭ la tutan urbon. La loka trafiko servas ankaŭ la lokojn Babadag, Nalbant, Iazurile, Nufăru, Visterna kaj Zebil.

Proksime de Tulcea, en Mihail Kogălniceanu, troviĝas flughaveno, de kie efektiviĝas flugoj al Bukareŝto. La flughaveno situas je km 15 de la ŝoseo Tulcea–Constanța.

En Tulcea ekzistas pluraj taksiaj kompanioj. La prezoj estas identaj inter si, sed iom pli altas nokte (22-a – 6-a horoj) ol tage.

Vojoj al Tulcea

Aŭte

Fervoje

En Tulcea ekzistas du stacioj: Tulcea Mărfuri ("vara") kaj Tulcea Oraș ("urba"). Ĉi-lasta, pli grava, estas finstacio de la linio 804, kiu ligas Tulcea al Medgidia (144 km). Labortage iras du paroj de personaj trajnoj al Megidia kaj unu rapidtrajno al Bukareŝto.

Aŭtobuse

  • București – Tulcea (buseto)
  • Constanța – Tulcea
  • Iași – Tulcea

Turismo

Trafiko

Vidu ĉe transporto.

Vizitindaĵoj

Muzeoj

  • Instituto de eko-muzeaj esploroj (ICEM)
  • Naturscienca muzeo "Danuba Delto" (Delta Dunării)
  • Arta muzeo
  • Muzeo de etnografio kaj popola arto (MEAP)
  • Muzeo de historio kaj arkeologio

Preĝejoj, religiaj kultejoj

  • Katedralo de Sankta Nikolao
  • Moskeo Azizie
  • Sinagogo
  • Kirko de Sankta Georgo, "kun la horloĝo"
  • Juda tombejo

Edukado

En la komunumo Tulcea estas kvar universitatoj, 11 gimnazioj, 13 ĝeneralaj lernejoj kaj 24 infanvartejoj.