Tumpiurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Tumpiurbo
Urbodomo de Tumpiurbo

Tumpiurbo (hispane Tumbes, keĉue Tumpis) estas unu el la plej grandaj urboj en Peruo, situanta norde de Limo (la ĉefurbo de Peruo). Ĝi troviĝas proksime al la marbordo de la Pacifika oceano, ĉe la suda rando de la Guajakila Golfo, kaj etendiĝas sur areo de 4 732 km². Laŭ la stato de 2005, la urbo havis 92 000 loĝantojn. La urbo situas borde de la rivero Tumbeso (hispane samnoma: Río Tumbes), kaj estas la administra centro de la perua regiono Tumbesio.

Klimato

La klimato de la urbo estas tre varma, la temperaturo tie alproksimiĝas al 30º C sed dum la somero la temperaturo pligrandiĝas al 40º C.