Tuniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tuniko estis romia vesto de viroj kaj virinoj, kiu estis portata sub la togo rekte sur la korpo (ĝi longis ĝis la genuoj ĉe viroj, ĝis la maleolo ĉe virinoj). Ĝi estis super la kokso per zono kunligita, kiu longis ĝis la genuo. La tuniko pretiĝis el blanka lano kaj komence sen maniko. Oni pli poste ekuzis tunikon kun mallonga maniko, kiu ne atingis la kubuton. La virinoj portis super la interna, senmanika tuniko ankoraŭ unu kun maniko (stola), kiu kovris la duonon de la supra brako kaj havis fendon eksterflanken per agrafo (fibulae) kuntenita.

  • La tuniko de la knaboj kaj la soldatoj estis ruĝa (tunica russa).
  • La tuniko de la senatoroj estis meze, de la brusto ĝis la suba orlo per purpurstrio alteksita (tunica laticlavia);
  • tiu de la kavaliroj estas per du similaj strioj ornamitaj (tunica angusticlavia), sed ili portis en la tempo de la cezaroj ankaŭ tunica laticlavia.
  • La triumfantoj portis purpurtunikon, sur kies orlo oraj palmoj estis broditaj (tunica palmata).
  • La unufarbaj, senornamaj tunikoj (tunica recta) estis transdonitaj al la junuloj, kiam ili ricevis ankaŭ la toga virilis kaj la virinoj ricevis ĝin kiel fianĉinan veston de la gepatroj.

La tuniko de la romiaj episkopoj estas blanka mantelo el lino, kiu longas ĝis la piedoj kaj estas fiksita per cingulum ĉirkaŭ la kokso.



Anatomie

parieta membrano de organo ĉe bestoj


Botanike

ĉiu el la tegaĵoj de bulbo


Astronomie

1070 Tuniko estas asteroido.


vidu Tunikuloj (Tunicata)