Tutpopola Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo koncernas partion, kiu ne restriktiĝas je unu interesogrupo, sed pluigas la interesojn de la tuta popolo. Por aliaj signifoj, vd. Popola Partio.

La nocio Tutpopola Partio (aŭ simple Popola Partio) priskribas politikan partion, kiu intencas kaj vaste sukcesas reprezenti la tutan popolon, ne (nur) specialajn kaj malgrandajn grupojn, en la parlamento. Tutpopolaj partioj ekzistas ĉefe en du- ĝis tri-partiaj sistemoj (UsonoBritujo), sed vere tutpopolaj partioj nur regas en unupartiaj sistemoj (ekz-e en Ĉinujo) aŭ en la kazo, ke la partio ne havas ian ajn politikan pozicion kaj do povas reprezenti ĉiun opinion troveblan en la popolo. Tia partio tamen ne povus iĝi la plej forta partio en la parlamento pro manko de ia programo.

Ekzemploj

  • Unupartiaj sistemoj (diktatorecoj):
  • Plurpartiaj sistemoj:
    • La Respublikana kaj la Demokrata Partioj en Usono povas esti konsiderata kiel popolaj partioj.
    • En Germanujo, CDU kaj SPD estas preskaŭ popolaj partioj, ĉar ili ne nur koncentriĝas je siaj originaj interesogrupoj (SPD laborantaro kaj CDU burĝaro), sed ankaŭ je aliaj popolaj tavoloj. Tamen, en la germana parlamento ankaŭ ekzistas du aliaj partioj, pro kiuj la karaktero de SPD kaj CDU kiel popolaj partioj pli kaj pli disfalas.
    • Britujo havis tradicie du grandajn partiojn, Whigs kaj Tories, sed la Whigs transformiĝis al la Liberala Partio en la 19-a centojaro, poste al la Liberal Democrats kaj estiĝis la Brita Laborista Partio en la 20-a jarcento, kiu akiris la potencan pozicion, kiun havis Whigs antaŭe. Entute, Britujo havas tripartian sistemon nun kaj la Konservativa Partio plej multe el la britaj partioj estas tutpopola.

Vidu ankaŭ