Tutrusia olimpiko de lernantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tutrusia olimpiko de lernantoj estas ĉiujara konkurso por lernejanoj en Rusio.

Strukturo kaj etapoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ oficiala regularo[1], olimpikon partoprenas lernantoj de mezaj edukaj organizoj (lernejoj).

La olimpiko entenas 4 etapojn[1]:

Etapo Tempo Organizata de
lerneja etapo ekde la 1-a de oktobro ĝis la 15-a de novembro Lernejoj
municipa etapo ekde la 15-a de novembro ĝis la 15-a de decembro Loka estraro
regiona etapo ekde la 10-a de januaro ĝis la 10-a de februaro Regiona estraro
fina etapo ekde la 20-a de marto ĝis la 1-a de majo Federacia organizo pri eduko

Dum la etapoj al partoprenantoj donatas taskoj faritaj laŭ proksime al edukaj programoj. Venkintoj de la lasta etapo rajtas sen ekzamenoj eniri ŝtatajn kaj municipajn altlernejojn laŭ profilo de olimpiko.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Sovetunio urbaj matematikaj, fizikaj kaj kemiaj olimpikoj por lernejanoj pasis ekde 1930-aj jaroj. En 1960-aj jaroj oni komencis pasigi tutrusiajn kaj tutsovetiajn olimpikojn pri matematiko, fiziko kaj kemio, en 1970-aj - pri biologio. En 1964 ministro de eduko subskribis la ordonon pri nova ŝtata sistemo de olimpikoj. Post falo de Sovetunio aperis multaj novaj fakaj elementoj de la Tutrusia olimpiko.

Listo de studobjektoj de la Tutrusia olimpiko[redakti | redakti fonton]

  • rusa lingvo;
  • literaturo;
  • fremda lingvo (la angla, la germana, la franca);
  • matematiko;
  • komputado;
  • historio;
  • sociologio;
  • geografio;
  • biologio;
  • fiziko;
  • astronomio;
  • kemio;
  • ekonomio;
  • jurfilozofio;
  • sendandereco de ekzistado (ruse ОБЖ);
  • teknologio;
  • arta kulturo;
  • fizika kulturo;
  • ekologio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Regularo[rompita ligilo]ruse

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]