Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el UABE)
Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj
vdr

La Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj (UABE) estis internacia asocio de esperantistaj blinduloj, fondita meze de la 1920-aj jaroj, kadre de la Kvara Kongreso de blindaj Esperantistoj en Vieno, post kiam jam la antaŭaj tri samspecaj kongresoj ekde 1921 preparis tiun fondon. La asocio konsidereblas antaŭaĵo de la posta asocio Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (fondita nur en 1950). Inter la fondintoj de la organizaĵo UABE estis ekzemple la svedo Harald Thilander, en kies presejo de Thilander en Svedio jam ekde 1900 oni presis multajn porblindulajn esperantlingvajn publikaĵojn, kaj ankaŭ iujn por neblinduloj interesajn eldonaĵojn, kiel kajeron de "Naciaj Literaroj", kiuj montras reliefe la literojn de diversaj nacioj, kolektatajn per Esperanto kaj eldonatajn kun Esperantaj klarigoj.

UABE ekfunkciis kun jena estraro: Prezidanto Josef Kreitz, Germanio, dua prezidanto Paul Remy, Francio, unua sekretario Victor Hendriĉ, vidanto, Belgio, dua sekretario Anni Friman, Finnlando, kasisto William Percy Merrick, Anglio, redaktoro Harald Thilander, Svedio, konsilanto profesoro Stanislav Stejskal. Unua ago de UABE estis eldono de nigrepresita priblindula gazeto Ligilo por Vidantoj, kiu per apartaj monsubtenoj aperis de tempo al tempo kun ĉiam interesaj enhavo kaj ilustraĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]